GV

GeezerVison

The World Wide Web, restored to 800 pixels of glory.

Home|About|Gaming cabinet|Archives|How it works|Starter sites

On this site

  • Ĉefpaĝo
  • Komunuma portalo
  • Diskutejo
  • Aktualaĵoj
  • Lastaj ŝanĝoj
  • Novaj paĝoj
  • Hazarda paĝo
  • Specialaj paĝoj
  • Helpo
  • Serĉi
  • Donaci
  • Krei konton
  • Komenco
  • Afrikaans

This view

  • Original page
  • New address

GeezerVison is showing eo.wikipedia.org — Ekinodermo - Vikipedio

Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eĥinodermo

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opistokontoj Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Subregno: Metazooj
(senranga filumo) Duflankuloj Bilateria
Superfilumo: Novbuŝuloj
Filumo: Eĥinodermoj
Filumo
Ĥorduloj Chordata
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj

Eĥinodermoj[1] (ekinodermoj, latine Echinodermata) [2] estas filumo de animaloj, en kiun scienculoj enklasigas ekzemple eĥinojn, asteriojn kaj marstelon.

Kelkaj proprecoj

  • kalk-devena skeleto kiu konsistas el multaj "ostikloj" de kalcia karbonato kaj diversaj proteinoj. La ostikloj ne estas solidaj, sed havas mikrostrukturon simila al spongo, nomita "stereomo". Laŭ embriologio, la eĥinodermaj ostikloj estas vera endoskeleto, ĉar ili estas produktitaj de la ĉeloj de la mezenkimo, kaj ĝenerale estas kovritaj de epidermo. Tamen, funkcie, la ostikloj havas rolon pli similan al ekzoskeleto.
  • akvo-"vaskula" sistemo gravas por sinmovo, spirado, sinnutro kaj ankaŭ plenumas rolon en sentado/sensado.
  • ŝanĝeblaj kolagenaj histoj, kiuj povas ŝanĝi la konsiston sub influo de la neŭrona superrego (ĝi rigidigas aŭ fleksebligas la skeleton).
  • 5-flanka organizo de la korpo je plenaĝo - ĉiuj plenaĝaj eĥinodermoj havas 5-flankan simetrion.

Notoj

  1. ↑ ReVo
  2. ↑ La N.B.N.-nomo estas *Asterifilumanoj*

Vidu ankaŭ

  • holoturio
  • markolbaso aŭ markukumo
  • antedono
  • krinoidoj
  • eĥino
  • kor-eĥino
  • marporko

Aliaj projektoj

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ekinodermo&oldid=9349185"
Kategorioj:
  • Novbuŝulo
  • Ekinodermoj
You are visitor 01402503 — GeezerVison does not store the pages you look up.
Best viewed with Netscape Navigator 4.7 or Internet Explorer 6 at 800×600. No cookies required.